Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 387 (2014-08-08)
[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Ofte homoj havas grandan entuziasmon kaj agademon, sed foje ili bezonas ion pli por plene esprimi sian potencialon por efike agadi kadre de sia organizo.

La Komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO celas akirigi kaj pluevoluigi la plej taŭgajn kaj utilajn kapablojn por pliefikigi la agadon de junaj geaktivuloj.
Se vi havas apartajn kapablojn kaj spertojn kaj vi ŝatus transdoni ilin, se vi deziras plispertiĝi kiel trejnisto, se vi interesiĝas pri elpensado kaj kreado de trejnado (ĉu laŭ la organiza flanko, ĉu laŭ la enhava flanko), aŭ se vi simple emas doni indikojn aŭ sugestojn pri apartaj trejnbezonoj viaj aŭ de via organizo, tuj kontaktu nin!
Pliajn detalojn pri planoj kaj aktivaĵoj de la Komisiono, bv. trovi ĉe:
http://bit.ly/laborplano2013.
Se vi scivolemas pri nia agado kaj/aŭ pretas kontribui, bv. kontakti nin ĉe at ĉe tejo.org .

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026